Terminaro

Vorlisto de ĉiu termino.


agrafingo

stangeto (fadendika) kies ambaŭ ekstremoj estas ringoj por ebligi kudron sur veston. Agrafo trovigas, ekz., sur unu basko kaj agrafingo sur la alia.

agrafo

hoketo kun ringetoj aŭ truoj, kiuj ebligas kudri ĝin al vostajo.

aldoni

ĉe la trikado: oni pligrandigas la nombron da maŝoj en linio, trikante du maŝojn en unu maŝo jam farita.

alflikado

la surkudrado de pecoj el unu ŝtofo sur fonon el alia ŝtofo, por formi desegnon.

alpako

ŝtofo farita el la teksita lano de besto samnoma, sud-amerika speco de ŝafoj, similaj al la lamoj.

apreturo

kemia glazuro ofte uzata por finpretigi ŝtofojn, precipe malaltekostajn tolojn.

atlaso

mola kaj glacea silkeca ŝtofo; ĝenerale nur unu flanko estas glacea.

bajeto

maldelikata dika lanteksaĵo, ofte uzata por kovri i.a. tablojn k.s. Rafinitan specon oni uzas por kovri bilardan tablon.

banto

ligo per du ŝnuroj aŭ rubandoj, tiel farita, ke per tiro oni povas malligi ĝin.

barto

balena ‘dento’ (osteca lameno) uzata por rigidigi vestojn k.s.

batisteto

tre maldiku batisto, kia estas uzata por virinaj poŝtukoj k.s.

batisto

plej delikata lina tolo.

bobeno

cilindroforma objekto (kun du diskaj flankoj kutime) sur kiu oni volvas fadenon.

bombazeno

kepreca ŝtofo el silko kaj lano.

bordero

ia ajn ornama aranĝo de ŝtofrando.

brodi

ornami teksaĵon per fadenoj, variigante la desegnon per diversaj kudreroj (vidu tiun rubrikon) ekz. ĉena, faska, filosta, kuranta, k.s.

brodotajli

Ornami brodaĵon per la eltondo de diversformaj truoj, kies randojn oni fortikigas per kudro; la randon de la truo tiel lasita fortikigas la randkudro (vd. ankaŭ sub tajli).

broki

enteksi brodsimilan desegnon reliefan.

broĉo

fibulo kun ornama disko aŭ juvelo sur unu stango.

buko

ligilo kutima ĉe rimenoj kaj zonoj, precipe ledaj, konsistanta el metala ringo kun transversa stangeto, sur kiu trovigas nefiksita “langeto” el metalo, kiu malhelpas elgliton de la rimeno.

bulo

globforma stato de lanfadeno preta por trikado.

butono

tubero aŭ disko, kudrata sur vesto kaj puŝata tra truo por kunteni, ekz la jakan fronton.

damasko

speco de tolo kun enteksita samkolora silka desegno.

detriki

forigi unuope Ia lastajn trikmalojn tiel, ke ili restos firme trikitaj.

drapiri

orname kovri per gracie pendanta drapo, silko k.s.; aranĝi belaj la faldojn de pendanta kurteno, k.s.

drapo

lana ŝtofo, uzata por fari vestojn.

dreliko

speco de fortika kaj nedelikata tolo uzata por sakoj, laborvestoj, tornistroj k.s.

dufaldo

(Interna, Ekstera) duobla platfaldo, aranĝita pare

dutaldo

(Interna, Ekstera) duobla platfaldo, aranĝita pare (vd. desegnon sur pago 63).

elasta rubando-ŝnuro

ĉio tia, kiu estas elasta, etendebla, streĉebla.

eskalopoj

serio da duonrondoj, kiuj ofte anstataŭas orlon aŭ alian randan ornamon.

eĝrubando

rubando pli aŭ malpli dika, larĝa, fortika, uzata plej ofte por fortikigi kaj protekti la eĝon de ŝtofo, de matetoj, de tapiŝoj.

eĝtubo

tubforma rubando, enhavanta ŝnureton, iam uzata por ornami la eĝojn de koltruo, roba poŝo, k.s. (Ankaŭ Tubrubando).

fadeneltirado

ornami teksaĵon per la eltirado de apartaj aŭ tipaj fadenoj de vefto aŭ/kaj varpo.

fadeno

silka aŭ kotona; longa maldika kuntordaĵo de multaj harecaj fibroj taŭgaj por la kudro, stebo, brodo, k.t.p.

falbalo

krispa larĝa rubando alkudrebla sur jupon k.s. por ornamo.

faldo

ĝenerala vorto por ĉiuj procedoj aŭ drapiroj , kiuj necesigas duobligon de la ŝtofo. Vidu: Platfaldo, Dutaldo, Pintfaldo, Refaldo, Fiksfaldo.

falsbanto

tia ligo sed kudrita por ne malligigi, kaj uzata por kaŝi agrafon, k.s.

faltarigi

fari multajn tiajn faltojn, kiel ekz. ĉe kamparaua kitelo en Anglujo; kutime oni brodornainas tiujn faltarojn.

faltigi

kuntiri mallarĝan faldeton en ŝtofo, kaj tion fiksi per kudro aŭ glade.

falto

tre malgranda faldo kudrita aŭ premita tiel ke pli restos videbla; neregula faldeto lasita de malbona glado. (Pintfaltoj= plej malgrandaj faltetoj ornamaj).

fasko

(Lanfasko) ringforma stato de lanfadeno, antaŭ ol buligo por trikado (ankaŭ Lanringo).

fasoni

tiel tajli kaj kunkudri veston, ke ĝi havas belan formon kaj komforte, taŭge, sidas al la figuro de la portanto. Fasonita vesto kontrasta kun Konfekcio.

felo

la haŭto de besto, kun aŭ sen la haroj, tanota kaj uzota kiel materialo por vesto.

felpo

ŝtofo simila al veluro, sed havanta harojn pli longajn, plate kuŝantajn.

felto

ŝtofo farita el kungluitaj kaj forte kunpremitaj haroj, fadenoj, laneroj, k.s. Ofte uzata por sorbi skuvibrojn, dampi bruon (ĝi bone malhelpas ke bruo penetru).

fibulo

sendanĝera pinglo; ĝi konsistas el longa pinglo, kies pinto estas turnita al la kapo kaj kovrata per ŝirmilo tie fiksita.

fiksfaldo

(Fiksita Faldo) faldu uzata por mallongigi veston k.c. kudrita aŭ alie firmigita.

fingringo

protekta kovrajo por la fingropinto.

fintuŝi

netigi la lastajn pecctojn de brodaĵo, de farata vesto, orlo, kunkudro, k.t.p. per delikataj kudreroj.

flaneleto

simila ŝtofo pli maldika.

flanelo

mola teksaĵo el lano, varmiga, delikata kaj havanta sorbajn kvalitojn; ofte uzata por subvestoj k.s. dum malvarma sezono.

fliki

surkudri aŭ surkudri al truo aŭ difektita parto de vesto aŭ tuko pecon da ŝtofo (kutime precize similan al la ŝtofo de la vesto aŭ tuko mem) por ĝin ripari.

framo

kadro sur kiu oni streĉas surbrodatan ŝtofon.

franĝo

vico da proksime pendantaj kvastetoj, fadenoj, kutime el silko, per kiu oni borderas aŭ alie ornamas veston, kusenon, meblon.

fusteno

fortika ŝtofo, ofte kepra, farita el kotono kaj lino, kapabla elporti multan uzadon (similas al kotona veltiro).

galanterio

ĉia akcesora ornamaĵo aŭ utilaĵo rilata al vestaĵoj aŭ tualeto.

galono

ŝnuro aŭ rubando iom peza, ofte el oraj aŭ arĝentaj fadenoj, uzata por ornami vestojn kaj uniformojn; ankaŭ por indiki rangon, oficon (pli peza ol ĉeniljo).

garni

ornami ion per aldona.do de garnituro, bantoj, ĉeniljo, kvastoj, k.s. akcesoraĵoj.

garnituro

garnaĵo; ĉia objekto ne nepre necesa, sed almetita por plibeligi.

grefti

A.tiel kuntriki du egojn, ke la rezulti kunigo ne estas videbla.B.tiel enteksi la egojn de la fliko, ke la nova peco ne estas distingebla for de la originala ŝtofo.

haroj

ĉio fadensimila, ĉu animala aŭ ne, kiun oni povos uzi por la remburado k.s.; ĉevalajn kaj aliajn longajn oni foje uzas tekse.

indieno

maldika kotona kolordesegna teksaĵo kutime iom glacea.

inversigi

turni la internon de ŝtofo eksteren pro pli bona aspekto

junto

vorto uzebla anstataŭ Kunkudro (vd.)

kalibrilo

mezurilo por la diko de trikiloj k.t.p.

kalikoteto

(=perkalo) pli delikata kaj maldika ol kalikoto.

kalikoto

ŝtofo simila al tolo, iom dense teksita el kotono.

kamloto

dika kaj maldelikata ŝtofo, kutime farita el la haroj de la Angora kapro, miksita kun silko, kotono aŭ lano.

kanvaso

tolo el lino aŭ kanabo; se tre maldense teksita per dikaj fadenoj oni faras sur ĝi brodadon; dense teksitan oni uzas por veloj, tendoj, k.s.

kapoko

kotono de aparta speco, havanta mallongajn barsimilajn fadenojn; multe uzata anstataŭ haroj por remburi pli bonkvalitajn kusenojn kaj matracojn.

katuno

maldika, relative malaltekosta, teksaĵo el kotono; ĝenerale la desegno sur ĝi estas surpresata unuflanke kaj ne enteksita.

kaŝmira drapo

(Kaŝmirajo) mola lanteksaĵo el la lano de la Kalmiraj kaproj.

kepro

sia ŝtofo teksita tiel ke la vefto transiras unu varpan fadenon kaj subiras du aŭ pli, por fari oblikvajn striojn sur la surfaco de la Ŝtofo. Kepri, Kepra. (Kepro estas vorto genra).

kolonoj

strioj faritaj per maŝoj en la sama loko en ĉiu linio.

konfekcio

vestoj jam faritaj, kaj aĉetataj rekte el la vendejo senmezure; vestoj ne faritaj laŭ speciala mezuro de portonto. Kontrastas kun Fasonitaj Vestoj.

korduro

(ankaŭ Kordurojo) : fortika maldelikata kotona teksaĵo, kies surfaco havas rektajn reliefajn striojn interproksimajn.

kordurojo

(ankaŭ Korduro) : fortika maldelikata kotona teksaĵo, kies surfaco havas rektajn reliefajn striojn interproksimajn.

kotono

la kruda lanugeca substanco el kiu oni teksas katunon kaj similajn ŝtofojn.

krepo

krispa ŝtofo kutime gazeca, el silko aŭ lano. La vorto estas aplikebla ankaŭ al aliaj substancoj, ekz. kaŭĉuko, papero. (Komp. Krispa= havanta pli-malpli regulajn kaj ordajn ondojn; Krepa=havanta multajn malpli grandajn faltojn kaj ondetojn senordajn).

kretono

fortika senglazura ŝtofo (varpo el kanabo, vefto el lino) kiun oni ofte surpresas per desegno.

krispo

ondetara ŝtofo, iam uzata kiel kolumo.

kroki

Krokado (ankaŭ nomata tunizia aŭ afgana kroĉetado) estas manarta tekniko uzata por produkti teksaĵojn per kroĉetilo kaj fadeno. La tekniko havas similecojn kun ambaŭ triki kaj kroĉeti. La procedo estas alterne unue meti maŝojn sur la kroĉetilon kaj poste forigi ĉiujn krom la lasta.

kroĉeti

La vorto kroĉetado devenas de la mezepoka franca vorto croc aŭ croche, kiu signifas hoko. Kroĉetado estas ago de fari teksaĵon el fadeno. Oni faras ligetojn el la fadeno per hoko, kaj konektas la ligojn formi kompletan teksaĵon.

kroĉetilo

maldika, malgranda stango kun hoketo, uzata ĉe la kroĉetado.

kruckolora

silkajo teksita el malsamkoloraj vefto kaj varpo; laŭ vidpunkto kaj lumo unu koloro aŭ la alia, aŭ ambaŭ, vidigis.

kudrero

unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno.

kudri

kunfiksi per fadeno du pecojn da ŝtofo aŭ du apartojn de unu peco; aŭ ornami per fadeno. Oni tratiras la fadenojn per maldika stangeto, la kudrilo.

kudrilo

malgranda stangeto havanta akran pinton kaj longan trueton, per kiu oni tiras fadenon tra drapo kaj ĉiaj ŝtofoj.

kunkudro

kutima vorto por ĉia kunfiksejo de ŝtofoj; flanke laŭ pantalono, sube laŭ maniko.

kuntriki

preni du malojn (aŭ pli) sur la trikilon kune por ke en postaj vicoj estu tiesloke nur unu maŝo (mallonge kt.)

kvasto

fadenoj pendantaj faske aŭ kvazaŭ peniko, kutime silkaj, uzataj kiel dekoraciaĵo (ankaŭ Kvato, Peniko).

lano

kreskaĵo harsimila sur la ŝafoj, sur iuj kunikloj, iuj kaproj, kaj la alpakoj.

laĉmetalo

unu el la metalaj pecetoj, fiksitaj al ĉiu ekstremo de laĉo por faciligi tredadon.

laĉo

beleta ŝnuro uzata por ligfiksi ŝuon, korsaĵon k.s.

ledo

tanita besthaŭto senhara, preparita, por ŝuoj, rimenoj, kaj similaj uzoj.

ligo

kunvolvo de ŝnuro, rubando, k.s. por kunteni du pecojn; nodo, banto.

maŝtenilo

ilo, ofte kun formo de longa fibulo, kiun oni tredas tra la maŝoj de trikado, por provizore teni ilin dum oni faras alian procedon.

mercero

la komercado per kaj pri galanterio kaj kudraj akcesoraĵoj.

mezurrubando

mezurilo kun formo de rubando, markita laŭ la uzataj (naciaj) mezurunuoj.

modelfolio

papera folio kun la formo de la aparta vestoparto kiun oni tajlas. Oni kuŝigas ĝin sur la ŝtofo kaj aŭ tajlas ĉirkaŭe, aŭ markas ĉirkaŭe kaj tajlas laŭ la marko.

modellibro

ĉia eldonaĵo por prezento de novaj (freŝaj) modoj, stiloj, k.t.p. (ankaŭ Modgazeto).

modo

vestmaniero, stilo, siatempe populara.

mohajro

la tekseblaj haroj de la Angoraj kaproj.

muslino

delikate malpeza katuno, uzata por inaj vestoj, kurtenoj, k.t.p.

nankeno

ŝtofo el naturkolora kotono (laŭ nomo de urbo en Ĉinujo).

navedo

bobenujo aŭ -ingo, kiu en stebilo aŭ teksmaŝino portas la fadenon tien-reen (ankaŭ Naveto).

nilono

plej moderna (1947) materialo modpopulara por virinaj ŝtrumpoj (ankaŭ aliaj objektoj, ekz. brosharoj k.s.)

nodo

tubera ligaĵo de ŝnuro k.s. (vd. ligo).

numerilo

ĉiu el la diversaj netoj uzataj por registri aŭ “memori” la nombron da triklinioj aŭ trikeroj jam faritaj k.s.

orli

fari falditan randon; enfaldi kaj kunkudri la egojn de poŝtuko, jupo, aŭ de ĉia ajn ŝtofo.

orlo

rando de ŝtofo refaldita kaj kudrita tiel, ke kruda ego estas protektata kaj nevidebla.

pasamento

ŝnuro aŭ rubando simila al Galono (supre) sed pli delikata, ofte el silko.

paŭsi

trakopii desegnon; la desegno trovigas sur papero, sub kiu kuŝas la robo aŭ brodfono; inter la desegno kaj la ŝtofo kuŝas paperfolio inke aŭ vakse kolorigita. Kiam oni krajonas laŭ la desegno la intera folio lasas la desegnon sur la ŝtofo. Oni brodas laŭ tiu paŭsita desegno.

pelto

preparita felo, ĝenerale belhara, uzebla por fari aŭ ornami vestojn.

perkalo

delikata sed dense teksita katuno, tia kian oni uzas por fari naztukojn.

pinglo

stangeto kun kapeto kaj pinto.

pintfalto

(vd. supra Falto).

plasto

ĉiu el la multaj produktaĵoj faritaj el plastikaj substancoj, mulditaj ĉirkaŭ, sur, aŭ en modlilo aŭ muldilo; ofte koloraj, klare travideblaj, pluvrezistaj, kaj fortikaj.

platfaldo

faldo glade firm-markita por ornami aŭ doni formon al vesto.

plumo(j)

la birdaj kovrajoj uzataj kiel garnituroj aŭ kiel remburaĵoj por kusenoj.

pluŝo

ŝtofo simila al veluro, sed havanta pli longajn harojn.

prembutono

metala butoneto en du partoj; unu parto (prembutoningo) povas fiksi sin sur la alian per iom forta premo; oni apartigas per pli forta tiro; ofte uzata ĉe jupligejo sub agrafoj, kiuj estas pli firmligaj.

provpupo

torso de pupo homgranda, kun pli-malpli natura formo, kiu portas veston faratan.

punto

delikata aĵureca retaĵo, kutime el silko aŭ maldika katuno, kun arte belaj desegnoj (ofte kroĉtrikita).

refaldo

faldo ĉe vestrando, kolumo, por montri la flankon internan.

remburi

(simple) plenŝtopi sakon. (Praktike) plenigi poŝforman aŭ sakforman spacon per ia ajn ŝtofo, tiel, ke ĝi molsolidiĝas. Oni povas rembureti flikon dum alflikado por ilin elstarigi; aŭ plenigi pupon per ĉifonajoj, haroj, k.s.; aŭ kusenon, k.t.p.

repso

fortika ŝtofo el lano kaj kotono, iom simila al korduro (vd.)

reto

malaro; fadeno tiel teksita aŭ trikita, ke ĝi faras seriojn da ringoj aŭ kvadratoj k.s.

rimeno

leda rubando, por ligi aŭ fiksi ion.

ripari

bonigi difekton, ŝiron, tranĉon, rompon, kaŭzitan al ia vesto, k.t.p.; refortikigi eluzitan parton.

rubando

strio el silko aŭ kotono, taŭge kolora, per kiu oni ligas, ornamas, bantas, k.t.p.

sarseno

(sarseneto) dolĉe mola dika silko nun plej ofte uzata kiel subŝtofo.

serĝo

speco de diketa fortika kepra ŝtofo, portata precipe por peza uzado.

silesio

ĉiu el la diversaj maldikaj ŝtofoj netravideblaj, uzataj por fenestro-kovraĵoj.

silko

delikata ŝtofo farita el la fadeno brila produktata de iuj raŭpoj (kaj iuj araneoj).

stamino

vualeca ŝtofo el kotono, nedense teksita, kun maloj iomete pli larĝaj ol tiuj de muslino.

stebero

unu kompleta trapiko kaj tratiro per stebpinto.

stebi

kudri per maŝino (stebilo, stebmaŝino).

stebmaŝino

maŝino kiu kunfiksas pecojn da drapo, aŭ alia ŝtofo kvazaŭ kudrante. Plej ofte ĝi kunplektas du fadenojn, el kiuj unu estas sur bobeno en navedo, la alia tredita tra stebpinto (simila al kudrilo). Kutime oni funkciigas stebmaŝinon per pedalo, sed ekzistas ankaŭ multaj elektraj, kaj aliaj mane funkciigataj (ankaŭ Stebilo).

subŝtofo

ĉia Stalo uzata interne de vesto aŭ por plia diko, aŭ por plia komforta; kutime malpli dika, ofte silka.

surprovi

surmeti faratan veston sur la portonton por eltrovi ĉu modifoj necesas por perfekta fasono.

surtriki

(aŭ surmeti) triki la unuan vicon da maŝoj. Surmeti

tafto

speco de maldika silka ŝtofo, teksita tre glacea.

tajli

A. eltondi ŝtofon en la formoj necesaj por vesto. B. ĉe la brodado: ornami brodaĵon per la eltondo de diversformaj truoj, kies randojn oni fortikigas

tajlori

fari vestojn laŭ la fasono kutima ĉe la viroj. Ĉi tiu vorto ampleksas ĉion rilatan al tiu metio: tajli, fasoni, kudri, gladi, k.c.

teksaĵo

ĉia produktaĵo de teksmaŝino.

tekseĝo

la natura sentranĉa longa ego de la teksita ŝtofo, kun ĉiuj returnoj de la veno. Ofte kun pluraj varperoj.

teria veluro

veluro, kies haretoj restas netranĉitaj kaj iom pli longaj.

tiko

speco de fortika tolteksaĵo kun duopaj fadenoj. Ofte uzata por kovri matracon.

tolo

teksita ŝtofo el kanabo aŭ lino, uzata por bonaj vestoj kaj litaj tukoj.

tondilo

instrumento per kiu oni tajlas la ŝtofon, konsistanta el du kunpivotantaj klingoj.

transpresaĵo

(-ilo) maldika paperfolio sur kiu desegnaĵo estas presita per vaksa inko. Oni almetas nin sur ornamotan veston k.s. kaj gladas la malantaŭon. Tio impresas la vaksan desegnon sur Ia veston, kaj laŭ tio oni brodas.

tredi

enmeti fadenon, ŝnuron k.s. tra truo aŭ truoj, orlo, aŭ ringo k.t.p. Oni tredas fadenon en kudrilon; oni tredas silkan rubandon tra truvico ĉirkaŭ bluz-kolumo; oni tredas stangon tra kurtenaj ringoj, laĉon tra truoj en la ŝuo, k.s.

tredilo

instrumento per kiu oni tiras fadenon tra truo (ekz. en kudrilo, aŭ en stebpinto) aŭ tra la tubo de orlo (ekz. ‘ĉirkaŭ la zono de vira piĵama pantalono, aŭ do virina kalsono).

triki

fabriki trikoton (vd.) farante seriojn da maŝoj per du aŭ kvar longaj maldikaj stangoj, la trikiloj. La du bazaj maŝoj estas rekta kaj inversa. Oni faras senfine diversajn desegnojn per alternado kaj diversaj kombinoj de tiuj du, ankaŭ per aliaj rimedoj; ekz. kuntriko (k) de du (aŭ pli) maŝoj, aldoni maŝojn meze en linio, k.t.p.La dikon de la trikiloj oni mezuras per kalibrilo.

triki inverse

Angla metodo: fari maŝon, komence enpuŝante trikilon tra la jama maŝo en la direkto kontraŭ tiu de la trikilo tenanta la jaman maŝon.

triki rekte

Angla metodo: fari maŝon, komence enpuŝante trikilon tra jama maŝo en direkto sama kiel tiu de la trikilo sur kiu la jama maŝo trovigas.

trikilo

La trikilo estas eta stango kun difinita longo, kiu estas uzata por trikado.

trikkroĉi

kiel la nomo indikas, la trikkroĉado estas hibrido de la trikado kaj kroĉado. Oni kvazaŭ trikas, uzante kroĉilforman stangon, la trikkroĉilon, sed uzas la ĉenon de la kroĉado aŭ la diversajn maŝojn, k.s. de la trikado, laŭbezone. (Kroĉettriki).

trikkroĉilo

diketa trikilo, kun hoketo (kaj kutime ankaŭ kapeto) simila al tiu de kroĉilo sed kutime pli granda.

trikoto

la rezultato de la trikado, precipe ĉe delikataj materialoj. Bedaŭrinda vorto! Oni bezonas pli taŭgan, por eviti konfuzon inter vesto trikota (kiun oni trikos) kaj vesto trikota (el trikoto). Trikotaĵo estas ŝtofo jam trikita!

tuko

peco da ŝtofo kun definitiva celo, uzo : tablotuko, naztuko, vindtuko, viŝtuko, k.c.

tulo

delikata kaj travidebla retaĵo ofte uzata por vualoj.

varpero

unu tia fadeno.

varpo

la fadenaro kuŝanta laŭlonge en la teksa.ĵo.

veftero

unu transversiro de vefto.

vefto

la fadenaro kuŝanta transverse en teksaĵo.

veluro

silka, kotona, aŭ lana ŝtofo, unuflanke densteksa, aliflanke havanta mallongajn haretojn.

vincjeto

simila ŝtofo pli maldika, uzata. en Anglujo por dormvestoj, k.s.

vincjo

forta ŝtofo el lano kaj kotono, kun lanuga surfaco uzata por iuj eksteraj vestaĵoj.

zipligilo

rapide fermebla ligilo por longaj aperturoj. Gi konsistas el vico da hoketoj sur ambaŭ flankoj de la aperturo, kiujn oni povas tuj interkroĉigi per (zip-) fermilo. (Oni aŭdas sonon similan al zip ĉe la uzado). Tirligilo

zono

rimeno aŭ rubando ĉirkaŭ la talio (kaj ofte ĉirkaŭ alia korpoparto).

ĉeniljo

velureca ŝnuro uzata ĉe la garnado. (ĉenilo)

ĉifono

ĉifita peco da:eluzita ŝtofo.

ĉirkaŭturni

aldoni maŝon jene: metu la lanfadenon sub kaj super la stangon tiel, ke la fadeno ĉirkaŭiras la stangon.

ĵaboto

punta aŭ alia ornamaĵo pleniganta dekolton aŭ brustan spacon ĉe bluzo aŭ robo.

ŝika

(pli prefere Ĉika) elstare laŭmoda, beleta, moderne eleganta. [nun oni preferas ‘ŝika’ laŭ vortaro.net]

ŝnuro

orde kuntorditaj fadenoj aŭ haroj.

ŝtofo

ĉia substanco ĉu teksita, trikita aŭ alimaniere produktita, (ĉi tie uzata kun la senco) uzebla por vestoj.

ŝtopi

plenigi truon, ekzemple en ŝtrumpo, per entekso de plua lano, aŭ per almeto de fliko.